Kiel longe vi ne vojaĝis?
Mirinda Publikigita: 2023-01-31 11:14:50

Post kiam Ĉinio optimumigis regadon pri KOVIM-19 per rimedoj kontraŭ infektecaj malsanoj de klaso B kaj adoptis provizorajn rimedojn pri translandaj vojaĝoj, multaj landoj esprimis sian bonvenon. Laŭ statistiko Ĉinio havis ĉirkaŭ 52,7 milionojn da enlandaj turismaj vizitantoj dum la tritaga novjara feriado, kreskante je 0,44 procento kompare kun tiu en la pasinta jaro. Tio signifas, ke komencis rapidan revigliĝon la turisma merkato de Ĉinio.

Sed ĉu vi havas la saman senton, ke post longtempa restado en hejmo, vi ne volas vojaĝi? Laŭ enketo de financa retejo CNBC al 16 000 adoltoj de 15 landoj, 14% de enketitaj usonanoj ne volas vojaĝi kaj la datumo de ĉinaj enketitoj estas sama, kaj la cifero de japanaj enketitoj estas 35%.

La plej lasta esploro de Universitato de New South Wales pruvis, ke longtempa restado en hejmo kaŭzas malrapidan reagon kaj spacan devion, nome Efekto de Marmota Tago.

Marmota Tago estas la tradicia festo en norda Ameriko en la 2a de februaro. Ĝi venas el samtitola filmo en 1993, kiu rakontas, ke iu raportisto faris intervjuon en la Marmota Tago, sed hazarde renkontis spacan cirkulon kaj estis stagnita en la cirkulanta 2a de februaro. Ripetis tiu tago fojfoje. La menciita Efekto de Marmota Tago priskribas la saman konfuzon de la rolo en la filmo.

Laŭ propono de sciencistoj, la plej oportuna solvo estas ne resti longtempe en sama medio kaj aktive fari komunikadon kun la ekstera mondo. Do sekvu jenajn vojaĝantojn ni kune spertu la eksteran mondon kaj forĵetu la efekton en Marmota Tago!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree