Laŭ raporto de lokaj amaskomunikiloj, la nombro de mortintoj pro la memmortiga eksplodo, kiu trafis moskeon lunde posttagmeze en la provinca ĉefurbo de Peshawar, nordokcidenta Pakistano, altiĝis al 61.
La atako okazis dum posttagmeza diservo en moskeo en la nordokcidenta urbo Peshawar de Pakistano. Proksimume 300 homoj preĝis en la moskeo de la Polica-Linia areo de la urbo kiam la eksplodo okazis, mortigante kaj vundante homojn inkluzive de policoficialuloj.
Laŭ raporto de loka amaskomunikilo Gero TV, la armita pakistana grupo Tehrik-e-Taliban deklaris respondecon pri la atako.