Mi Feng, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano (NKS) lunde diris, ke la ĝenerala infekta procento de KOVIM-19 dum la Printempa Festo, de la 21a ĝis la 27a de januaro, estis malalta, kaj la kazoj estis en konstanta malkresko en diversaj lokoj tra Ĉinio.
Fu Wei, oficisto de la Sekcio de Primara Sano de la NKS, diris, ke la nombro de malsanuloj serĉantaj kuracadon en febraj klinikoj, ambulatoriaj kaj urĝokazaj departementoj en urbaj kaj komunumaj sancentroj - la bazaj medicinaj kaj prisanaj institucioj - estis malalta dum la Printempa Festo.
Fu konkludis, ke medicina kuracado kaj prevento kaj regado de epidemio en bazaj medicinaj kaj prisanaj institucioj dum la Printempa Festo estis "glataj kaj bonordaj".