Ĉina ekonomio rikoltas sukcesojn komence de la jaro
CMG Publikigita: 2023-01-31 21:40:53

Kinejoj plenplenaj je homoj, restoracioj kun longaj vicoj, vidindejoj kovritaj de turistoj -- en la ferioj de la Printempa Festo, kiuj ĵus forpasis, alfluis ondoj de konsumado. En la kina merkato, danke al multaj bonkvalitaj filmoj, ekzemple, Full River Red (Tutrivera Ruĝo) kaj The Wandering Earth II (La Vaganta Tero II), la totala enspezo de biletejoj atingis 6,758 miliardojn da juanoj, tio estas, la dua loko de bileteja enspezo en la ĉina kinhistorio dum la Printempa Festo.

Spektanto, "La unuan tagon de la lunkalendara jaro, ĉar bonaj filmoj estas prezentataj, nepras spekti ilin, ĉu ne? Tiajn filmojn oni nomas printempfestaj. Ili estas novaj kaj plenaj de etoso kaj kulturo, al kiuj ni jam kutimas."

Dum la ferioj la turisma merkato same varmiĝis. La 27an de januaro la reta turisma platformo Ctrip publikigis “Resuma Raporto pri Turismo dum la Printempa Festo 2023”, kiu montras, ke en la ĉi-jara Printempa Festo la enlandaj kaj eksterlandaj mendiloj por turismo atingis la pinton, kiu estas la tria en la sinsekvaj tri jaroj, kaj la nombro de mendiloj 4-obliĝas ol tiu de la antaŭa jaro.

Bao Long, asista direktoro de la turisma kompanio Gubeishuizhen en Pekino:

De post malfermiĝo de kontraŭpandemiaj politikoj la nombro de turistoj en Pekino kaj eĉ el aliaj lokoj konstante kreskas. Dum la printempfestaj ferioj mendiloj ĉiam pli kreskis. De la antaŭvespero de la Novjaro ĝis la kvina tago de la lunkalendara jaro nia hotela rezerviteco jam atingis 90%.

Sinjoro Liu, direktoro de la restoracio Shoo Loong Kan:

La reĝustigo de kontraŭpandemiaj politikoj komunikis pozitivan signalon. Kaj intertempe alvenis la Novjara tago kaj la Printempa Festo, kio vigligis iagrade la fidon pri la konsuma merkato.

La konsuma ondo formita dum la ferioj de la Printempa Festo antaŭsignas, ke ĉi-jare la ĉina ekonomio iras al bona situacio. Lastatempe UN publikigis raporton“La Monda Ekonomia Situacio kaj Perskpektivoj 2023”. Ĝi prognozas, ke la monda ekonomio falos de 3% en 2022 ĝis 1,9% en 2023, sed la ĉina ekonomio kreskos je 4,8% en 2023.

Hamid Rashid, ĉefo de Monitora Branĉo de Tutmonda Ekonomia, Fako de Ekonomia Analizo kaj Politiko, Departemento de UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj:

Malsame al aliaj evoluantaj landoj, Ĉinio tenas fortan financan politikon kaj monan politikon, kaj tial el financa kaj mona rigardoj Ĉinio estas forte subtenata por ĝia ekonomia kresko.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree