Novkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio: Ĉu efikas la vakcinoj de Ĉinio? (1)
Lucia Publikigita: 2023-01-31 19:35:14

Amikoj, ekde hodiaŭ mi parolos kun vi pri ĉinaj vakcinoj.

Post kiam Ĉinio lanĉis novajn politikojn kontraŭ KOVIM-19 komence de decembro, sciencistoj antaŭkalkulis, ke la lando povus alfronti pli ol 10 milionojn da novaj kazoj ĉiutage kaj plucent milojn da mortoj dum la sekvaj monatoj.

Ankaŭ estas zorgo, ke disvastigita KOVIM-19 en Ĉinio povus konduki al novaj variantoj, fakte variantoj povas aperi ie ajn en la mondo nun, ĉar la viruso daŭre cirkulas.

La reala mortnombro - kaj la ĝenerala efiko de ĉi tiu pliiĝo - dependas plejparte de unu ŝlosila faktoro: Kiel bone efikas la vakcinoj de Ĉinio.

La du ĉefaj vakcinoj uzataj en Ĉinio estas CoronaVac kaj Sinopharm, ambaŭ esploritaj kaj fabrikitaj en la lando. Kaj ĉirkaŭ 90% de la ĉina loĝantaro ricevis almenaŭ du dozojn de unu el ĉi tiuj vakcinoj.

Onidiroj kaj malveraj informoj furiozas pri novkronvirusaj vakcinoj. Ne gravas, ke ie ajn ili estas fabrikitaj. Tamen tiaj miskomprenoj estas pli seriozaj por vakcinoj faritaj en Ĉinio. Pasintaj vakcinaj eventoj igis homojn dubi pri la vakcinoj faritaj en Ĉinio. Tutmonda prisana esploristo Chen Xi en Universitato Yale diris, ke la falsaj informoj pri ĉi tiuj vakcinoj venas ne nur de Ĉinio aŭ en sociaj amaskomunikiloj.

Chen diris, “La usonaj amaskomunikiloj dividis multajn malverajn informojn pri la ĉinaj vakcinoj. Mi legis kaj ĉinajn kaj anglajn rakontojn, kaj vidis kelkajn novaĵojn, kiel de Fox News kaj aliaj, tradukitajn en la ĉinan lingvon. Usonaj amaskomunikiloj dubis pri la efiko de ĉinaj vakcinoj, malgraŭ la fakto, ke ambaŭ estis aprobitaj de la Monda Organizo pri Sano.”

Mi opinias, ke estas bona tempo por profundiĝi en sciencon de la ĉinaj vakcinoj kaj analizi tion, kion montras la datumoj, precipe la efikeco kaj sekureco de la du vakcinoj.

En la venonta videaĵo mi klarigos unu el la onidiroj, ke la ĉinaj vakcinoj ne efikas bone.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree