La unua elektrigita malpeza fervojo de Okcidentafriko
Lucia Publikigita: 2023-01-31 12:31:01

La 24an de januaro laŭ la loka tempo, okazis la malferma ceremonio de la unua fazo de la unua elektrigita malpeza fervojo de Okcidentafriko, la Lagosa Malpeza Fervoja Blua Linio en Niĝerio, markante la surteriĝon de la unua elektrigita malpeza fervojo de Okcidentafriko en la plej popolriĉa urbo de Afriko. Ĝi fariĝos alia reprezenta porviva projekto por la 10a datreveno de la iniciato "Zono kaj Vojo".

Niĝeria prezidento Muhammadu Buhari, guberniestro de Lagoso kaj ĉina ambasadoro en Niĝerio Cui Jianchun ĉeestis al la ceremonio.

La Lagosa Malpeza Fervoja Blua Linio estas la unua transmara fervoja sistemo de Afriko. Ĝi estos ekipita per sendependa elektroproviza sistemo por antaŭenigi verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon. Samtempe ĝi mallongigos la averaĝan veturtempon de 1 horo al 20 minutoj, kio signifas ŝanĝon de la maniero de vojaĝado de homoj en Lagoso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree