Ĉina prezidanto Xi Jinping kuraĝigis hungarajn junulojn informiĝi pli pri Ĉinio kaj fariĝi senditoj de la amikeco de Ĉinio kaj Hungario en lastatempe responda letero.
En sia respondo al letero de studentoj de la hungara-ĉina dulingva lernejo en la mez-kaj-orienteŭropa lando, Xi diris, ke li kaj lia edzino ĝoje ricevis la leteron de la hungaraj studentoj dum la Printempa Festo de la Jaro de la Kuniklo, kaj li ankoraŭ memoras babiladon kun instruistoj kaj studentoj de la lernejo en 2009.
Xi diris, ke li levas dikfingron por la studentoj, aŭdinte, ke la studentoj daŭre lernas la ĉinan lingvon dum longa tempo kaj estas engaĝitaj fari kontribuojn al la ĉina-hungara amikeco.