Monda Humidtera Tago
Mirinda Publikigita: 2023-02-01 16:15:55

humidtero en Tibeto

La 2a de februaro estas la Monda Humidtera Tago. Tiutage en 1971 reprezentantoj el 18 landoj subskribis la Konvencion pri Internaciaj Gravaj Humidteroj Aparte Servantaj Kiel Loĝejoj de Akvobirdoj. Memore al tiu ago estis decidita en 1996, ke ekde 1997 la 2a de februaro ĉiujare estas la Monda Humidtera Tago. En la 30 de aŭgusto 2021 la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion pri tiu monda tago. 

humidtero en Yuncheng, Shanxi-provinco

Ĉinio aliĝis la la Humidtera Konvencio de Ramsar en 1992. 3,77% de la teritorio de Ĉinio estas natura humidtero. Post plurjara klopodado, grandmezure multiĝis protektataj humidteroj. Nun Ĉinio havas 41 internaciajn gravajn humidterojn, pli ol 550 humidterajn naturajn parkojn kaj pli ol 400 humidterajn parkojn. Ĉinio havas humidteron arean je 250 000 kvadrataj kilometroj kaj 41 humidteroj estas enlistigitaj en protektataj zonoj de la Humidtera Konvencio de Ramsar.

humidtero en Interna Mongolio

humidtero en Changzhi de Shanxi-provinco


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree