Ĉinio restos la motoro de monda ekonomia kresko
Lucia Publikigita: 2023-02-01 15:41:47

La ĵus pasintaj ferioj de la Printempa Festo montris la fortan revigliĝon de la ĉina ekonomio, kaj ĝi ankaŭ akcelis la fidon de la mondo al la ĉina ekonomio.

La Internacia Mona Fonduso (IMF) lunde taksis, ke la ekonomio de Ĉinio kreskos je 5,2 procentoj en 2023, je 0,8 procentpunkto pli alta ol ĝia prognozo de oktobro 2022.

Daniel Leigh, direktoro de la monda ekonomia esplora sekcio de la IMF, diris, ke la tutmonda ekonomio alfrontas multflankajn riskojn, kaj ĉi-jare, Ĉinio kaj Hindio kontribuos 50% de la monda ekonomia kresko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree