La Ĉina Ŝtata Fervoja Korporacio (Ĉina Fervojo) anoncis dimanĉe, ke Ĉinio planas konstrui pli ol 3 000 kilometrojn da fervojoj en 2023, inkluzive de 2 500 kilometroj da rapidegaj fervojlinioj, por altgradigi la transportan sistemon en progresintan reton.
En 2023, la Ĉina Fervojo plifortigos la ligojn inter diversaj niveloj de fervojoj kaj plenigos mankojn laŭ fervojaj itineroj por akceli la konstruadon de fervoja infrastrukturo kaj tiel kreskigi la ekonomion kaj profitigi la socion.
La kompanio diris en anonco, ke konstruado de multaj ŝlosilaj projektoj inkluzive de la fervojo inter Sichuan kaj Tibeto en la sudokcidenta regiono de la lando estos akcelita.