Ĉinio kondamnas atakon al moskeo en Pakistano
Yu Publikigita: 2023-02-01 15:56:13

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, diris marde, ke Ĉinio estas profunde konsternita kaj forte kondamnas la letalan atakon ĉe moskeo en la pakistana nordokcidenta urbo Peŝavaro.

Mao diris en gazetara konferenco, "Ni esprimas niajn profundajn kondolencojn pro la perdo de vivoj en la atako kaj eldiras simpatiojn al la vunditoj kaj al familioj de la mortintoj."

Ŝi diris, ke Ĉinio firme oponas ĉian terorismon kaj firme subtenas la klopodojn de Pakistano por batalo kontraŭ terorismo, defendo de nacia stabileco kaj protekto de vivoj de la popolo.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, la lunda eksplodo mortigis almenaŭ 59 homojn kaj vundis 157 aliajn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree