Kaduka NATO ne kapablas levi ondojn en Azi-Pacifiko
Yu Publikigita: 2023-02-01 21:45:50

Vespere de la 31a de januaro, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), Jens Stoltenberg, kiu vizitis Japanion, publikigis komunan deklaron kun japana ĉefministro Fumio Kishida, asertante, ke la du flankoj kunlaboros en mara sekureco, retspaco kaj armila regado. Krome, ili ankaŭ parolis pri forto de la ĉina armeo kaj la demando pri Tajvano. Japanaj amaskomunikiloj diris, ke tio estis la unua vizito de ĝenerala sekretario de NATO al Japanio en la pasintaj ses jaroj, kaj ke Japanio kaj NATO "rapide alproksimiĝas".

Antaŭ tio, kiam Stoltenberg vizitis Sud-Koreion, li ankaŭ direktis kritikon al Ĉinio, asertante, ke Ĉinio minacas la "valorojn, interesojn kaj sekurecon" de la Okcidento. NATO, produkto de la Malvarma Milito, sub la tirado de la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" de Usono, etendas siajn tentaklojn al la azi-pacifika regiono uzante Ĉinion kiel ekskuzon, alportante la fantomon de la Malvarma Milito. Ĉi tio indas viglatentemon en la azi-pacifika regiono.

NATO estas la plej granda milita alianco de la mondo kun origina peko. De post sia starigo, ĝi estas ilo de Usono por formi klikojn kaj okupiĝi pri grupa konfrontiĝo. Kun la fino de la Malvarma Milito, ĝi perdis sian celon kaj direkton, kaj estis komparata de franca prezidanto Emmanuel Macro al "cerba morto". Post la eksplodo de la ukraina krizo komence de la lasta jaro, Usono provis revivigi NATO-n per la okazo por krei la "azi-pacifikan version de NATO" kiel ilon por reteni Ĉinion kaj konservi sian hegemonion.

Post Stoltenberg, ankaŭ usona ministro pri defendo Lloyd Austin atingis Sud-Koreion la 30an de januaro kaj ripetis la bezonon plifortigi la "etenditan deadmonan kapablon" de Usono. Usono kaj NATO sensaciigis "militan minacon" de Ĉinio, kaj samtempe ili substance fortigis militan kunlaboron kun aziaj aliancanoj, alportante profundan maltrankvilon kaj sekurecajn minacojn al la azi-pacifika regiono. Ĉi tio ankaŭ klare montras, ke Usono estas malantaŭ la azi-pacifika integriĝo de NATO. Ĝi instigas siajn azi-pacifikajn aliancanojn kaj NATO-n antaŭenigi la tiel nomatan "Hind-Pacifikan Strategion" por formi la sekurecan arkitekturon reteni Ĉinion.

NATO provas krei malordon en la azi-pacifika regiono, sed ĝi ne kapablas levi ondojn. Azi-Pacifiko ne estas areno por grandaj landoj. Ĉiu intenco pri "nova Malvarma Milito" ne estos akceptita de la azi-pacifika popolo nek permesita de la epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree