Japana intenco enigi NATO-n en Azi-Pacifikon estas provo ĉe krutegaĵo
Yu Publikigita: 2023-02-02 21:43:36

Japana ĉefministro Fumio Kishida lastatempe renkontiĝis kun vizitanta ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg. En komuna deklaro, la du flankoj forte sensaciigis la tiel nomatan "militan minacon" de Ĉinio. Fumio diris, ke Japanio konsideros regulan partoprenon en kunvenoj de Nord-Atlantika Konsilio, la decidfara instanco de NATO, kaj aliĝos al la defenda kunlaboro de NATO en Azi-Pacifiko. Tio konfirmas delongan juĝon de la ekstera mondo: Iuj fortoj en Japanio pliigas koluzion kun eksteraj fortoj por serĉi siajn interesojn kaj enkonduki la riskojn de konflikto kaj konfrontiĝo en Azi-Pacifikon, kio estas “inviti lupon en la domon”.

Sub la instigo de Usono, NATO konstante etendis siajn antenojn al la azi-pacifika regiono kaj provis starigi la "azi-pacifikan version de NATO". Japanio estas unu el ĝiaj ĉefaj partneroj. La kaŭzo de alproksimiĝo de la du flankoj kuŝas ne nur en tio, ke Japanio estas firma sekvanto de Usono en Azi-Pacifiko, subtenanta la tiel nomatan "Hind-Pacifikan Strategion" de Usono, sed ankaŭ en tio, ke Japanio havas la ambicion reveni al la vojo de milita potenco, kaj bezonas uzi forton de NATO sur la defenda nivelo.

La serio de movoj de Japanio ŝajnas sekvi Usonon kaj NATO-n, sed fakte ili estas politikaj lertaĵoj. En la lastaj jaroj, la geopolitika situacio de la mondo profunde ŝanĝiĝis. Usono erare prenis Ĉinion kiel la "plej gravan konkuranton", vidigante al la japanaj dekstraj politikaj fortoj la okazon por renverso. Antaŭ la fono de la ĉiam pli konservativa politika areno en Japanio, la relative racia kaj pragmata politiko al Ĉinio malaperis, kaj Japanio fariĝis la plej kruela el aziaj landoj en propagando de "ĉina minaco”.

En januaro de ĉi tiu jaro, kiam japana ĉefministro Fumio vizitis kvin okcidentajn landojn, li disvastigis famojn kaj absurdajn dirojn kontraŭ Ĉinio. Kiam li faris prelegon en Usono, li diris, "Ĉinio estas la ĉefa defio alfrontata de Japanio kaj Usono." Iuj analizistoj atentigis, ke Japanio, la gastiganto de ĉi-jara Pintkunveno de la Grupo 7, ĉiamaniere misfamigis Ĉinion. Estas klare, ke Japanio "trompas" sian popolon per manipulado de enlanda publikopinio, kaj samtempe ĝi flatas la kontraŭĉinajn fortojn en Usono kaj Okcidento. Tiamaniere, Japanio renkontos malpli da rezisto al rompo de la paca konstitucio por rapide atingi la celon fariĝi “normala ŝtato”.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree