Ĉina ĉefministro gratulas la ĉefministron de Nov-Zelando pro lia enoficiĝo
Lucia Publikigita: 2023-02-02 21:45:14

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde sendis gratulan mesaĝon al Chris Hipkins pro lia enoficiĝo kiel ĉefministro de Nov-Zelando.

En sia mesaĝo, Li diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas gravaj landoj en la azi-pacifika regiono kaj grava kunlabora partnero unu al la alia.

Li rimarkis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando daŭris 50 jarojn, kaj li aldonis, ke en la nova historia deirpunkto, la du flankoj devas kune klopodi por antaŭenigi la spiriton strebi por esti la unua, plifortigi komunikadon, plifortigi reciprokan konfidon, pligrandigi interŝanĝojn kaj antaŭenigi kunlaboron, por senĉese antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree