Sud-Koreio kaj Usono okazigis komunan aeran ekzercadon
Lucia Publikigita: 2023-02-02 19:39:33

La sud-korea Ministerio pri Defendo diris ĵaŭde, ke Sud-Koreio kaj Usono okazigis aeran ekzercadon kun aliĝo de usonaj strategiaj bombaviadiloj kaj batalaviadiloj.

Strategiaj bombaviadiloj B-1B kaj kaŝbataadiloj F-22 kaj F-35B de la usona aerarmeo kaj F-35A batalaviadiloj de la sudkorea aerarmeo partoprenis en la kombina ekzercado.

La ministerio diris en deklaro, ke la aera ekzercado okazis merkrede super la okcidentaj akvoj de Sud-Koreio por montri "la usonan volon kaj kapablon liveri fortan kaj kredindan etenditan deadmonon".

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kondamnis la "malprudentanjn militajn konfrontiĝajn manovrojn kaj malamikajn agojn" de Usono kaj Sud-Koreio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree