Ĉinio urĝas fini provokon al regiona konfrontiĝo
Yu Publikigita: 2023-02-02 18:48:51

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio alvokas fini la rakonto pri "ĉina minaco" kaj intencon provoki konfrontiĝon.

Proparolanto Mao Ning faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al demando pri komuna deklaro publikigita de Japanio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). La du flankoj esprimis zorgojn pri la disvolviĝo de ĉina-rusa milita kunlaboro.

Mao diris, ke Ĉinio ĉiam estas defendanto de la mondaj kaj regionaj paco kaj stabileco, kaj ĉi tio estas vaste rekonita.

Ŝi diris, ke la militaj kaj sekurecaj movoj de Japanio estis proksime observitaj de ĝiaj aziaj najbaroj kaj la internacia komunumo, kaj ke Japanio devas tiri lecionojn de la historio, resti sur la vojo de paca disvolviĝo kaj certigi, ke ĝi ne damaĝu la fidon inter landoj kaj malutilu al la regionaj paco kaj stabileco.

Responde al demando pri la rimarkoj de ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg pri la tiel nomataj sekurecaj minacoj de Ĉinio, Mao diris, ke kvankam NATO pretendis resti regiona defenda alianco, ĝi ĉiam serĉis transcendi sian tradician defendan zonon kaj amplekson, fortigi militajn kaj sekurecaj ligojn kun azi-pacifikaj landoj, kaj fabrikis "ĉinajn minacojn".

Ŝi diris, ke Ĉinio aktive antaŭenigis pacajn intertraktadojn kaj serĉis mildigon pri tiklaj demandoj. NATO devas serioze pensi, kian rolon ĝi ludis pri sekureco en Eŭropo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree