Fu Xiaohui, ĝenerala sekretario de la Pekina Olimpika Urba Disvolva Asocio, diris merkrede, ke serio da aktivadoj festantaj la datrevenon de Pekino 2022 okazos en la kungastigaj urboj, Pekino kaj Zhangjiakou, en februaro kaj marto.
Fu aldonis, "la malferma ceremonio okazos en la Shougang-a Glacia Hokea Areno de Pekino sabate. Diversaj aktivadoj de vintraj sportoj estos organizitaj por homoj de ĉiuj aĝoj."