Ĉefpaĝo Lucis Studio

Novkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio: Ĉu efikas la vakcinoj de Ĉinio? (3)

Lucia Publikigita:2023-02-02 20:06:46

Amikoj, hodiaŭ mi kalrigas alian onidiron.

Oni diras, ke la ĉinaj vakcinoj ne estas sekuraj aŭ ne testitaj tre bone. Ĉu tio estas vera?

Epidemiologo Jennifer Huang Bouey de Universitato Georgetown kaj la neprofitcela korporacio RAND diris, ke en la komencaj klinikaj provoj por CoronaVac kaj Sinopharm, sciencistoj testis la vakcinojn nur ĉe plenkreskuloj sub la aĝo de 60 jaroj. Krome, la unuaj du grandskalaj vakcinadoj en Ĉinio ne celis maljunulojn.

La ekskludo de tiuj du grandskalaj vakcinadoj kondukis al la relative malalta vakciniteco inter maljunuloj en Ĉinio. Bouey diris, “Kaj ĝi ankaŭ kaŭzis maltrankviliĝojn pri tio, ĉu la vakcinoj estis sekuraj kaj efikaj por la maljunuloj.”

Konsidere al tiuj rezultoj de testoj de pli ol dek internaciaj studoj, la Monda Organizo pri Sano skribis en majo de 2021, ke “la datumoj disponeblaj ĝis nun indikas, ke Sinovac-CoronaVac estas ĝenerale kun bona tolereco kaj kongrua kun la sekureca profilo de aliaj aprobitaj, alun-adjuvanto-neaktivigitaj vakcinoj”.

CoronaVac kaj Sinopharm estis uzataj al miliardoj da homoj en pli ol 100 landoj. Ili konsistigis proksimume duonon de ĉiuj dozoj uzataj tutmonde en 2021. Bouey diris, “Mi neniam vidis iun ajn raporton pri severaj kromefikoj kun ĉi tiuj vakcinoj.”

Tamen, la komencaj maltrakviliĝoj pri la sekureco, precipe por maljunuloj, daŭris. Bouey diris, “Kuracistoj en Ĉinio ne certas, ĉu la vakcinoj estas sekuraj por la maljunuloj. Do restas iom da malfido kaj konfuzo pri ĉi tiuj vakcinoj, kiujn la registaro tiel forte rekomendis. Mi legis multe da malveraj onidiroj pri la kromefikoj de la vakcino en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj.”

Ŝi aldonis, ke la ĉina registaro faris tre malmulte por kontraŭstari la senbazan rakonton. “La registaro verŝajne devus fari pli da laboro por konvinki homojn, ke ĉi tiuj vakcinoj estas sekuraj por maljunuloj kaj pli vundeblaj grupoj. Ĉar ĉi tiuj homoj ne nur bezonas la plej grandan protekton, ili bezonas la plej multajn vakcinadojn. Ŝi diris, “La maljunuloj kaj la pli vundeblaj bezonas pli oftajn revakcinojn.