Speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri afrikaj aferoj Liu Yuxi vizitis la gabanan ambasadorejon en Pekino merkrede por funebri pri la forpaso de gabona ministro pri eksterlandaj aferoj Michael Moussa Adamo.
Nome de la ĉina flanko, Liu esprimis kondolencojn pro la forpaso de Moussa kaj transdonis sinceran simpation al lia familio.
Guy Arnaud Pambou Mavoungou, la aferŝarĝito de la gabona ambasadorejo en Ĉinio, dankis la ĉinan flankon pro la rekono de la pozitiva kontribuo de Moussa al la disvolviĝo de gabona-ĉinaj amikaj rilatoj kaj esprimis volon plu labori kun Ĉinio por antaŭenigi la ampleksan kunlaboran partnereco inter la du landoj.