Eŭropa sanprotekta giganto starigos progresintan labon en Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-02-03 21:31:00

Lokaj aŭtoritatoj diris, ke Cerba Research, la ĉefa eŭropa sanserva firmao, subskribis interkonsenton por konstrui progresintan medicinan laboratorion en la urbo Wuxi de la ĉina orienta provinco Jiangsu.

Kun totala investo de 100 milionoj da usonaj dolaroj, la institucio kun  stabejo en Belgio partneros kun la ĉina firmao Teddy Clinical Research Laboratory (WUXI) por starigi la centran laboratorion per la establo de komuna entrepreno en Wuxi-a Internacia Vivscienc-Noviga Kampuso.

La laboratorio servos kiel klinika provcentro por novigaj medikamentoj, vakcinoj, kaj diagnozaj reakciiloj en Ĉinio.