Qin Gang urĝas Japanion honori devontigojn kaj agi prudente pri gravaj aferoj
Lucia Publikigita: 2023-02-03 15:59:23

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang ĵaŭde urĝis Japanion subteni objektivan kaj racian percepton de Ĉinio, honori siajn devontigojn kaj agi prudente per vortoj kaj agoj pri gravaj aferoj kiel historio kaj Tajvano.

En telefona interparolo kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Yoshimasa Hayashi, Qin ankaŭ esprimis sian esperon, ke Japanio singarde agos en la kampo de milita sekureco, kaj ĉesigos provokojn de dekstraj fortoj pri la problemo de la insuloj Diaoyu.

Qin diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj apartigitaj de akvostrio, kaj paca kunekzisto kaj amika kunlaboro estas la solaj ĝustaj elektoj por ambaŭ flankoj.

Qin diris ankaŭ, ke la du flankoj devas lerni de la historio, resti fidelaj al sia origina aspiro, malhelpi tumultojn, direkti sian rilaton en la ĝustan direkton kaj kunlabori por konstrui rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, kiuj respondas al la postuloj de la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree