Qin Gang interparolis kun prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN
Yu Publikigita: 2023-02-03 15:49:52

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang interparolis kun Csaba Korosi, prezidanto de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), en Pekino ĵaŭde.

Qin diris, ke la mondo hodiaŭ alfrontas senfinan fluon de defioj, kaj ĉiuj partioj metas grandajn esperojn sur la UN, kaj ke ĝi devas daŭre ludi gravan rolon en tutmonda regado.

Li diris, ke la UN devas subteni pacon kaj sekurecon, kaj protekti justecon kaj senpartiecon, konservante universalan avantaĝon kaj inkluzivon, restante fidela al multflankismo, forlasante ideologian konfrontiĝon kaj antaŭenigante reciprokan lernadon inter civilizacioj. Li aldonis, ke la Ĝenerala Asembleo de la UN estas la plej universala kaj reprezenta ĉart-instanco de la UN, kaj ke Ĉinio plene subtenos plu la laboron de la Ĝenerala Asembleo kaj ĝia prezidanto.

Korosi diris, ke Ĉinio estas grava partnero de la UN, kaj dankis Ĉinion pro ĝia forta subteno al la UN en la pasintaj jaroj. Li aldonis, ke la UN atribuas grandan gravecon al la influo kaj estrivo de Ĉinio kiel grava lando kaj ĉiam persistas pri la principo de unu Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree