Yiwu-a Internacia Komerca Bazaro remalfermiĝis post Printempa Festo
Yu Publikigita: 2023-02-03 15:44:09

Ĉirkaŭ 75 000 komercistoj en la Yiwu-a Internacia Komerca Bazaro en la urbo Yiwu de la ĉina orienta provinco Zhejiang ĵaŭde bonvenigis sian unuan komercan tagon en la Jaro de la Kuniklo.

Kun abunda diverseco de varoj, oportuna kaj rapida loĝistiko, kaj bona komerca medio, Yiwu estas ofte nomata "la monda superbazaro".

Lu Qingrong, kiu posedas vendejon de ludiloj en Yiwu, diris, ke la vendejo ricevis mendojn planitajn ĝis junio, kaj oni taksis, ke vendoj ĉi-jare kreskos je 30% kompare kun la antaŭaj du jaroj.

La fabriko administrata de Bonas, loka marko de virinaj ŝtrumpoj, plene funkcias. Dum la pandemio, la kompanio pliigis sian investon por esploro kaj ekspluato, faris la ciferecan transformon de la laborejo kaj plifortigis sian merkatan konkurencivon per lanĉo de novaj produktoj kaj plibonigo de kvalito kaj efikeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree