Ĉefpaĝo Lucis Studio

24 Sunaj Periodoj — Printempokomenco

Lucia Publikigita:2023-02-04 11:16:19

Printempokomenco estas unu el la 24 sunperiodoj, komenciĝanta je la 3-a, 4-a aŭ 5-a de februaro. Ĝi estas ankaŭ komenco de la kvar sezonoj de la jaro.

Post la Printempokomenco, la vetero iom post iom varmiĝas, kaj la naturo vekiĝas el sia longa dormo kaj eniras novan ciklon.

Kie Lucia kaj pando Pankaff estas por celebri ĉijaran Printempokomencon?

Kantono estas konata kiel florurbo. La loka kulturo havas tre longan historian kun aparta kuirado ĝuanta bonan reputacion. La turistoj ŝatas viziti lokan florbazaron kaj rigardi prezentadon de drakodanco dum la ferioj de la Printempa Festo. Florbazaro de la Printempa Festo en Kantono estas nacia nemateria heredaĵo de Ĉinio. Lucia kaj Pankaff demandas lokan junulon, kial homoj ŝatas viziti florbazaron.

En la kantona dialekto la du ĉinaj vortoj “花 (floro) ” kaj “发” (prospero) estas homonimoj. Laŭ lokaj moroj oni kutime ornamas la hejmon per floroj por bonvenigi la ĉinan novjaron, atendante prosperon en la nova jaro.