Ĉefpaĝo Lucis Studio

Novkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio: Ĉu efikas la vakcinoj de Ĉinio? (2)

Qiu & Lucia Publikigita:2023-02-01 20:00:46

Amikoj, hodiaŭ mi kalarigas la onidiron.

Oni demandas, “Mi aŭdis, ke la ĉinaj vakcinoj ne efikas tre bone. Ĉu tio estas vera?” Epidemiologo Ben Cowling de la Universitato de Honkongo donis la respondon, “Nia esplorado en Honkongo montris, ke tio ne estas vera. Mi ne maltrankviliĝas pri la efikeco de la ĉina vakcino.”

En la pasinta vintro, Honkongo suferis de la varianto Omicron. Tio donis oportunon al Cowling kaj liaj kolegoj testi kiel efikas la ĉina vakcino CoronaVac kompare kun la Pfizer-vakcino. Proksimume duono de la loĝantaro en Honkongo ricevis CoronaVac kaj la alia duono ricevis la Pfizer-vakcinon. Entute, pli ol 13 milionoj da dozoj estis uzataj por 7,4 milionoj da homoj de Honkongo.

En la studo, Cowling kaj lia teamo analizis datumojn de ĉirkaŭ 20 000 kazoj de KOVIM-19 kun simptomoj mildaj ĝis fatalaj. Ili trovis, ke du dozoj de ambaŭ vakcinoj liveris altnivelan protekton kontraŭ severa malsano por plenkreskuloj sub la aĝo de 60 jaroj. Specife, du dozoj de Pfizer-vakcino liveris 95% ĝis 97% protekton, dum du dozoj de CoronaVac montris inter 89% kaj 94% efikecon. La teamo raportis la rezulton en Lanceto - Infekta Malsano en la pasinta oktobro.

Cowling opinias, ke la miskompreno pri CoronaVac aŭ Sinopharm eble venis de fruaj datumoj, kiuj atentis la efikecon de vakcinoj kontraŭ infektiĝo (ne severa malsano).

Dume, ekzistas iom da necerteco ĉirkaŭ la daŭreco de ĉi tiu protekto kontraŭ severa malsano. Iu studo de Brazilo, kiu analizis KOVIM-19-kazojn por pli ol 3 milionoj da homoj, trovis, ke daŭreco de la protekto kontraŭ severa malsano malpliiĝis pli rapide por CoronaVac ol por la Pfizer-vakcino. Sed tiu studo ne apartigis la datumojn laŭ aĝo, kaj aliaj studoj montris, ke protekto, ĝenerale, malpliiĝas pli rapide por pli maljunaj homoj. Ĉina mediato Global Times raportis, ke la ĉinaj prisanaj oficistoj proponis al pli maljunaj plenkreskuloj kaj tiuj kun malfortigita imunsistemo ricevi la kvaran injekton aŭ la duan revakcinan dozon.