Usono devus rekonstrui respekton kaj egalecon post remalfermiĝo de sia ambasadorejo en Salomonoj
Pluveta Publikigita: 2023-02-04 18:54:33

La usona ambasadorejo en Salomonoj, kiu estis fermita en la pasintaj 30 jaroj, remalfermiĝis lastatempe. La Usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron dirante, ke ĝi sendos pli da diplomatia personaro al la Pacifika regiono por sendi usonajn programojn kaj kapitalojn laŭ lokaj bezonoj. Se Usono profitos ĉi tiun okazon por sincere helpi la Pacifikajn insulajn landojn kaj formi internacian komunan forton por antaŭenigi la disvolviĝon de la insulaj landoj, tio sendube estos bona. Sed multaj okcidentaj amaskomunikiloj ne tiel pensas. Ili opinias, ke tio estas la nova rimedo de Vaŝingtono por "konkuri kontraŭ Ĉinio" kaj "akceli ĝian aranĝon en la Azi-Pacifiko".

Por kompreni ĉi tiun opinion, oni devas rigardi ĝin laŭ la historio. En 1988, Usono oficiale malfermis ambasadorejon en Salomonoj. Laŭ la intervjuo de gazeto Politico kun la Oficejo pri Historiaj Dokumentoj de la usona Ŝtata Departemento, unu el la kialoj de la establo de la ambasadorejo estis "zorgoj" pri sovetia influo en la Pacifiko. Post la kolapso de Sovet-Unio, la ambasadorejo finis sian mision haste en 1993. Laŭ la klarigo de la Oficejo, la fermiĝo de la ambasadorejo estas parto de la redukto de tutmondaj diplomatiaj postenoj de Usono post la fino de la Malvarma Milito. Dum preskaŭ 30 jaroj ekde tiam, la Suda Pacifika Regiono restis nepopulara sur la geopolitika mapo de Usono.

Ĝis 2022, la situacio ŝanĝiĝis abrupte. En aprilo de la pasinta jaro Ĉinio kaj Salomonoj subskribis kadran interkonsenton pri sekureca kunlaboro por antaŭenigi socian stabilecon kaj longdaŭran pacon kaj ordon en Salomonoj. Tamen ĉi tiu tute normala kunlaboro inter la du suverenaj landoj pikis la nervojn de la usona diplomatio, kaj la Pacifikaj insulaj landoj, kiuj ĉiam estis neglektitaj, denove eniris la vidkampon de Usono.

De "malfermiĝo" ĝis "fermo" ĝis "remalfermo" - dum la pasintaj 30 jaroj, la "eniro kaj foriro" de Usono en Salomonoj ĉiam estis kovrita de strategia angoro kaj geopolitikaj ludoj. La lokaj homoj havas kialon por demandi: Ĉu Usono vere zorgas pri la evoluo de la lando? Ĉu Usono traktas ilin kiel egalajn partnerojn?

Sincereco estas la bazŝtono de kunlaboro inter landoj. Por la pacifikaj insulaj landoj la disvolviĝo estas ĉefa tasko kaj postulas sincerecon de eksterlandan helpon, sed ne oportunismon. Ili eĉ malpli volas fariĝi peonoj kaj viktimoj de la ludo de grandaj potencoj. Oni esperas, ke post kiam Usono remalfermais sian ambasadorejon en Salomonoj, kiu estis fermita dum 30 jaroj, ĝi rekonstruos respekton kaj egalecon por la Pacifikaj insulaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree