CGTN faris intervjuon al Csaba Korosi
Pluveta Publikigita: 2023-02-04 15:24:35

Invitite de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang, Csaba Korosi, prezidanto de la 77-a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), faras viziton al Ĉinio ĉi-semajne. Raportistino de CGTN Tian Wei faris ekskluzivan intervjuon al Korosi.

Tian Wei demandis:

Kion vi lernis post intensaj interagoj kun viaj ĉinaj partneroj?

Csaba Korosi respondis:

Mi venis ĉi tien por trovi partnerojn, kaj fakte, mi trovis aliancanojn, kiuj estas eĉ pli ol tio, kion mi esperis. La mondo estas en profunda krizo. La UN spegulas la staton de aferoj en la mondo. La UN serĉas solvojn. La solvoj estas tiel kompleksaj kiel la krizoj en la mondo. La solvoj estas tiel kompleksaj kaj kiel integritaj. Kion la UN provas fari? La UN provas ŝanĝi la mondon.

Ni provas strebi transformiĝon. Mi trovis, ke la ĉina registaro kaj ĉinaj sciencistoj estas bone preparitaj profesie, mense kaj emocie. Ili ĉiam rigardas en la estontecon. Mi tre aprezas tion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree