NATO urĝas Rusion respekti nuklean traktaton kun Usono
Jianping Publikigita: 2023-02-04 18:35:14

Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) vendrede alvokis, ke Rusio respektu sian traktaton kun Usono pri nukleaj armiloj, kiu kontribuas al internacia stabileco.

Ambasadoroj de NATO diris en deklaro, ke ili rimarkas kun granda atento, ke Rusio ne plenumis siajn laŭleĝajn devojn laŭ la Nova Traktato pri Redukto de Strategiaj Armiloj.

La nomita traktato estis subskribita de Rusio kaj Usono en 2010. Valideco de la lasta traktato pri kontrolo de nukleaj armiloj inter la du nukleaj superpotencoj povas esti plilongigita je maksimume kvin jaroj kun la konsento de la du landoj. Rusio kaj Usono plu validigis la traktaton je kvin jaroj en la 3-a de februaro, 2021.

La ambasadoroj diris, ke Rusio rifuzas konservi konsultadon aŭ permesi al Usono fari kontroladon ekde aŭgusto de la pasinta jaro, kaj tio “malhelpas Usonon plenumi siajn rajtojn de la traktato”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree