Li Keqiang: Ĉinio laboros kun UN en traktado de mondaj defioj
Jianping Publikigita: 2023-02-04 14:18:00

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede diris, dum sia renkontiĝo kun Csaba Korosi, prezidanto de la 77-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ke Ĉinio pretas labori kun UN por trakti tutmondajn defiojn.

Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj partioj por subteni la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, la bazajn normojn de la internacia juro kaj internaciaj rilatoj, antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon kaj mondan plurismon kaj konservi pacon kaj stabilecon de la mondo.

Kiel unu el la fondintoj de UN kaj konstanta membro de ĝia Sekureca Konsilio, Ĉinio daŭre subtenos la laborojn de UN kaj aktive partoprenos en ili, plifortigos kunordigon kaj kunlaboron en kampoj, kiaj daŭripova disvolviĝo, klimata ŝanĝiĝo, akvoresursoj kaj reformado de UN.

Korosi diris, ke UN volas profundigi amikecajn rilatojn kaj plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por kune trakti la politikan, ekonomian, ekologian, akvoresursan kaj humanitaran krizojn alfrontatajn de la mondo, realigi daŭripovan disvolviĝon kaj antaŭenigi interŝanĝojn surbaze de sciencaj decidfaraj mekanismoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree