Romantiko de Qu Yuan: Danco reprezentas diinojn de Xiang-Rivero
Ĝoja Publikigita: 2023-02-04 00:45:14

Danco prezentita de Wang Nianci kaj Li Yiran./ ĈKG

Parto de "Portreto de la Diino kaj la Lordino de Xiang-Rivero" verkita de literaturisto Wen Zhengming (1470 – 1559) de la Ming-dinastio (1368 – 1644), konservata en Muzeo de la Imperiestra Palaco.

Naskiĝinta en la regno Chu en la periodo de Militantaj Regnoj (475 – 221 a.K.) antaŭ pli ol 2 300 jaroj, Qu Yuan estis granda patriota poeto en la ĉina historio. Li kreis novan stilon de romantika poezio kaj verkis multajn famajn poemojn, inkluzive de "Naŭ Kantoj", serio da poemoj koncerne spiritajn vojaĝojn kaj preĝon al dioj.

Baziĝinta sur la du ĉapitroj "Al la Lordo de Rivero Xiang" kaj "Al la Lordino de Rivero Xiang" en la "Naŭ Kantoj" de Qu Yuan, literaturisto Wen Zhengming (1470 – 1559) de la Ming-dinastio (1368 – 1644) pentris ĉefverkon "Portreto de la Diino kaj la Lordino de Xiang-Rivero".

Kun mildaj kaj delikataj peniktiroj la pentraĵo plene montras romantikon de Qu. Kun enskribo en eleganta kaligrafio la poezio de la pentraĵo estis lingve eksplikata. Farita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la kultura programo "Ĉinio en Poemo kaj Pentraĵo" invitis dancistojn Wang Nianci kaj Li Yiran prezenti dancon inspiriĝintan el la ĉefa verko de Wen.

Pentraĵoj de Wen temas pri pejzaĝoj, bambuo, orkideo, birdoj kaj floroj, i.a. verkoj pri pejzaĝoj estas la plej grandiozaj. Kiel unu el la restaj portretoj de Wen, "Portreto de la Diino kaj la Lordino de Xiang-Rivero" nun estas konservata de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino, Ĉinio.

En la pentraĵo la Diino kaj la Lordino de Xiang akompanas unu la alian. Unu paŝas antaŭen, tenante vetumilon el plumoj rigardas malantaŭen, samtempe la alia staras en malstreĉita pozo. Iliaj mienoj eligas sopiran kaj bedaŭran emocion. La eleganteco kaj antikveco de la du sinjoroj estis realigitaj per delikataj linioj similaj al longaj ŝnureroj de araneaĵo.

Ankaŭ maldensa inko kaj la kompleta maplena fono helpas eligi antikvan spiriton kaj elstarigi eteran elegantecon en iliaj movoj. Wen ankaŭ skribis la koncernajn du poemojn supren de la paper-brulaĵo en sia manskriba kaligrafia stilo, kio manifestas tradician estetikon de ĉinaj artistoj.

Ĝenerale oni opiniis, ke ili estas filinoj de Imperiestro Yao, legenda ĉefo en frua ĉina mitologio. La dancistoj Wang kaj Li ludas respektive la rolojn de la Diino de Xiang kaj la Lordino de Xiang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree