Wu Min: enradikigu kaj florigu kungfuon en Germanio
Ĝoja Publikigita: 2023-02-04 00:54:44

S-ino Wu Min servas kiel ĝenerala kungfua trejnisto de germana landa teamo kaj sub ŝia instruado pli kaj pli da germanoj aperis sur konkursejoj. Ŝi ankaŭ fondis la germanan unuan lernejon por ĉindevenuloj, kiu enhavas kaj kungfuajn kaj ĉinlingvajn kursojn, kaj faris pozitivan klopodadon por heredi kaj disvastigi ĉinajn kungfuon kaj kulturon. Lastatempe intervjuate de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, Wu diris, ke kiel gemo de tradicia kulturo de la ĉina nacio, kungfuo establas ponton por interŝanĝoj de kulturoj ĉinaj kaj germanaj.

Antaŭ ol fiksloĝiĝi en Germanio, Wu estis profesia sportisto de ŝanhaja kungfua teamo. Pro longtempa ekzercado ŝi estas heroeca kaj kapabla. Veninte al Germanio en 1998, hazarde rekomendite de amiko ŝi komencis servi en kungfua klubo en Berlino. Ŝi diris, "De tiam mi marŝis sur la vojo de germana kungfua federacio, danke al la organizo mi povas pli bone diskonigi kungfuon kaj kunfandi ĝin kaj la germanan socion, kio estas aparte signifa por mi."

Sekve de kontinua altiĝo de ŝia fameco kaj konfirmo, en 2003 Wu estis dungita oficiale de germana kungfua federacio kiel ĝenerala trejnisto de la germana landa teamo, kaj ĝis nun ŝi servas. La germana kungfua federacio fondiĝis en 1981 kaj nun havas pli ol cent klubojn kaj grupojn danke al disvolvo en la lastaj pli ol kvardek jaroj.

Ĉiujare en landaj kaj regionaj kungfuaj ĉampionecaj konkursoj en Germanio centoj da konkursantoj amasiĝas kaj konkuras respektive en grupoj de geknaboj kaj plenaĝuloj en tri kategolioj. Wu sciigis raportiston dirante, "Jam pligrandiĝis la skalo de tutlanda kungfua ĉampioneco okazigita de Germana Kungfua Federacio. El tio ni sentas la pozitivan tendencon de disvolvado kaj kreskado de kungfuo post longtempa popularigo.”

Wu diris, ke multaj germanaj aĝuloj ne konis Ĉinion, nek vojaĝis en Ĉinio, sed post lerno de kungfuo ili komencis profunde interesiĝi pri la ĉina lingvo kaj la ĉina kulturo. Ŝi diris, "Iuj lernantoj estas maljunaj, kelkaj aĝas eĉ pli ol okdek jarojn, kaj ili trovis, ke la lernado de kungfuo plibonigis ilian staton de sano kaj animo, tial ili lernis la ĉinan lingvon kaj sekvanta min partoprenis konkursojn en Ĉinio. Mi gvidis ilin ekskursi en Ĉinio kaj koni la ĉinan kulturon. Ili tre eksciitiĝis ĉiufoje, ĉar ili ne nur gajnis bonajn rezultojn en konkursoj, sed ankaŭ konis la brilan ĉinan civilizacion, tial ili opinias, ke ĉio ĉi estas signifoplena."

En 2018 Wu fondis la unuan eŭropan lernejon kombinantan la ĉinan lingvon kaj kungfuon kun la nomo Berlina Lingva kaj Kungfua Lernejo por pli bone liveri medion de lernado de la ĉina lingvo kaj ĉina tradicia kulturo al gefiloj de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj en Germanio kaj germanaj geknaboj kaj gejunuloj. Nun jam estas pli ol cent lernantoj.

Wu kredas, ke sekve de tio, ke pli kaj pli da germanoj, precipe junaj generacioj, kaj gefiloj de ĉindevenuloj kaj enmigrintaj ĉinoj en Germanio lernas kungfuon, la ĉina tradicia kulturo enradikiĝos, floros kaj fruktos en Germanio, Eŭropo kaj eĉ la tuta mondo.

Wu diris, “Mi daŭre strebas kiel eble plej forte al tio, ke kungfuo enradikiĝu kaj floru en Germanio, pli kaj pli da eŭropanoj komprenu la ĉinan tradician kulturon, kaj pli kaj pli da geknaboj kaj gejunuloj de Ĉinio kaj Germanio partoprenu en interŝanĝoj kulturaj de la du landoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree