Ĉinio kondamnas usonan atakon kontraŭ ĉina civila aerŝipo
Jianping Publikigita: 2023-02-05 17:38:02

Dimanĉe ĉina ministerio de eksterlandaj aferoj esprimis sian grandan malkontenton kaj fortan proteston kontraŭ la uzo de milita forto fare de la usona flanko por ataki la ĉinan civilan senpilotan aerŝipon.

Sabate usona batalaviadilo paffaligis la aerŝipon marborde de suda Karolino.

La ministerio diris en deklaro, ke Ĉinio plurfoje informis la usonan flankon, konfirmante, ke la aerŝipo estas de civila uzo kaj eniris la usonan aerspacon pro nerezistebla forto kaj tio estis nur akcidento. La deklaro ankaŭ petis, ke la usona flanko traktu la situacion per trankvila, profesia kaj sindetena maniero.

La ministerio ankaŭ rimarkigis, ke proparolanto de la usona departemento de defendo diris iam, ke la aerŝipo prezentas nenian militan aŭ personan minacon al homoj sur la tero.

Sub tiaj cirkonstancoj la usona flanko insistis pri uzo de milita forto, kio estas ekscesa reago kaj malobservo de internacia praktiko. La ministerio aldonis, ke Ĉinio rezolute protektos la legitimajn rajtojn kaj interesojn de koncernaj kompanioj kaj rezervos la rajton fari pluan necesan traktadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree