La 3-an de februaro laŭ la loka tempo, la afiŝa filmeto de la Vespero de Lanterna Festo de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) estis prezentita en Mandela Placo, la fama konstruaĵo en Johanesburgo, la plej granda urbo de Sud-Afriko. Tio estas la unua prezentado pri Lanterna Festo en la publiko de Sud-Afriko.
Same kiel Mandela Placo en Sud-Afriko, la granda ekrano en Meskel-placo en la centro de Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio, estis denove lumigita per ĉina ruĝo. Kvin grandaj ekranoj prezentis la afiŝan filmeton de la Vespero de Lanterna Festo. La filmeto tuj altiris la atenton de tieaj homoj.