Ĉinio nomas usonan paffaligon de ĉina aerŝipo ekscesa reago
Jianping Publikigita: 2023-02-05 17:39:28

Ĉina ministerio de nacidefendo dimanĉe diris, ke la reago de Usono, ke ĝia batalaviadilo paffaligis ĉinan senpilotan aerŝipon, kiu neintence eniris la usonan aerspacon antaŭ tagoj, estis tro ekscesa.

“Ni esprimas nian solenan proteston kontraŭ la faro de Usono kaj rezervas la rajton fari necesan reagon kaj traktadon," diris Tan Kefei, proparolanto de la ministerio de nacidefendo de Ĉinio dimanĉe.

La ĉina registaro diris, ke la civila aerŝipo estis uzata ĉefe por la celoj de meteologiaj esploro kaj studo, kiu deviis de sia planita kurso pro nerezistebla forto kaj ankaŭ pro sia limigita kapablo de memstirado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree