Kamboĝa ĉefministro Hun Sen baldaŭ faros oficialan viziton al Ĉinio
CMG Publikigita: 2023-02-06 17:44:14

Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke, invitite de la ĉina ĉefministro Li Keqiang, la kamboĝa ĉefministro Hun Sen faros oficialan viziton al Ĉinio inter la 9a ĝis 11a de februaro.

Mao diris, ke ĉefministro Hun Sen estas malnova amiko kaj bona amiko de la ĉina popolo, li estas la unua eksterlanda gvidanto akceptita en Ĉinio tuj post la ĉina lunkalendara Novjaro 2023, kaj tio plene reprezentas altan nivelon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Dumvizite, ĉinaj gvidantoj respektive renkontiĝos kun Hun Sen kaj faros profundajn interŝanĝojn de opinioj pri duflankaj rilatoj kaj regionaj kaj internaciaj problemoj kune zorgataj.

"Ĉinio kaj Kamboĝo estas tradicie bonaj najbaroj kaj tre fidelaj amikoj, kaj la amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo, propre kreita de dulandaj gvidantoj el malnovaj generacioj, ĉiam pli firmiĝas. En la lastaj jaroj, sub la strategia kondukado de dulandaj gvidantoj, la konstruado por la komunumo de  la du landoj por komuna estonto progresis rimarkinde, kaj tio alportis realajn interesojn al la dulandaj popoloj kaj ankaŭ faris kontribuojn por la paco kaj prospero de la regiono kaj eĉ de la mondo. Ĉi-jare estas la 65a datreveno de la dulandaj diplomatiaj rilatoj kaj la jaro de amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo. Ĉinio deziras, pere de tiu ĉi vizito, pli disvolvi la dulandan komunuman konstruadon kaj lasi la dulandan amikecon esti heredigita plu."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree