Okazis 7,8-magnituda tertremo matene je la 4-a horo kaj 17 minutoj laŭ la loka tempo en Turkio. Laŭ raporto de usona ĵurnalo The New York Times, la tertremo estas la plej forta depost registrado de la lando kaj ankoraŭ daŭras postaj tertremoj. Pro tertremoj mortis almenaŭ 284 turkoj kaj vundiĝis 2320, ankaŭ mortis 237 sirianoj kaj vundiĝis 639. La ĉina ambasadorejo al Turkio atestis, ke portempe neniu ĉina civitano mortis aŭ vundiĝis en la tertremoj.
Turka ministro de internaj aferoj Suleyman Soylu diris, ke almenaŭ dek provincoj estis influataj de la tertremoj. "Ni sendis ĉiujn teamojn de serĉado kaj savado al tertremaj regionoj kaj faris la plej altan alarmon."
Tertremologo de Usona Geologia Esplorejo konigis, ke en la lastaj 10 ĝis 20 jaroj okazis tertremoj de pli altaj magnitudoj en la mondo, tamen rara estas proksimume 8-magnituda tertremo okazinta en supraĵa frap-glita faŭlto.