En Turkio kaj Sirio okazis tertrema katastrofo
CMG Publikigita: 2023-02-06 19:44:32

La 6an de februaro Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio intense koncentriĝas sur la tertremo kiu okazis en Turkio kaj Sirio kaj esprimas la funebron al la viktimoj kaj la simpation al la familianoj kaj la vunditoj, sincere dezirante, ke la turka kaj siria popoloj pli frue venku la katastrofon kaj rekonstruu sian belan hejmlandon.

Mao rimarkigis, ke nuntempe ne ricevita estas raporto pri vundoj kaj mortoj ĉe ĉinoj.

En la sama tago la turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke la forta tertremo okazinta en Turkio nuntempe jam rezultigis morton de 912 homoj, vundiĝon de 5 385 homoj, kaj disfalon de 2 818 de domoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree