Ĉinio elmetis severan traktadon kun respondeculo de usona ambasadorejo en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-02-06 13:14:41

Nome de la ĉina registaro Xie Feng, ĉina vicministro de eksterlandaj aferoj, dimanĉe elmetis severan traktadon kun respondeculo de la usona ambasadorejo en Ĉinio pri tio, ke la usona flanko perforte atakis ĉinan civilan senpilotan aerŝipon.

Xie substrekis, ke senintenca enirio en la usonan aerspacon de ĉina civila senpilota aerŝipo tute estas hazardo kaj akcidento pro nerezistebla forto, kaj la fakto estas evidenta kaj toleras nenian distordon kaj nigrigon. Tamen ignorante la fakton, la usona flanko obstine misuzis forton al la civila aerŝipo forlasonta la usonan aerspacon, kio estis klare ekscesa kaj severe malobservis spiriton de internacia leĝo kaj internacian praktikon. La faro de la usona flanko serioze batis kaj damaĝis klopodadon kaj procezon de la du flankoj por stabiligi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono depost la renkontiĝo en Balio, Indonezio. La ĉina flanko esprimas  firman oponon kaj solenan proteston kontraŭ la faro de Usono kaj urĝas ĝin ne alpreni agon damanĝantan interesojn de la ĉina flanko, nek eskaladi, nek plivastigi la intensan situacion. La ĉina registaro zorge atentas evoluon de la afero, firme protektas justajn interesojn kaj rajtojn de ĉinaj entreprenoj, firme defendas interesojn kaj dignon de la ĉina flanko kaj rezervas la rajton fari pluapaŝan necesan reagon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree