La 6an de februaro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon de kondolenco respektive al la turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj la siria prezidento Bashar al-Assad pro forta tertremo.
Xi diras, ke li estas ŝokita pri tio, ke en la landoj okazis forta tertremo, kiu kaŭzis grandan perdon de homoj kaj havaĵoj. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo li esprimas la profundan funebron al la viktimoj, la sinceran simpation al la familianoj kaj la vunditoj. Li kredas, ke sub gvidado de la du prezidentoj la registaroj kaj la popoloj certe povos pli frue venki la katastrofon kaj rekonstrui sian hejmlandon.