Andrew Hsia, vicprezidanto de KMT, vizitos la ĉefteron de Ĉinio
Xinhua Publikigita: 2023-02-06 17:42:59

La 6an de februaro ĉina ĉeftera proparolanto diris, ke Andrew Hsia, vicprezidanto de la partio Ĉina Kuomintango (KMT), gvidos delegitaron viziti la ĉinan ĉefteron de la 8a ĝis 17a de februaro.

Zhu Fenglian, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, esprimis bonvenigon al Hsia kaj la delegitaro, dirante, ke la ĉeftero volas plifortigi interŝanĝojn kun KMT, solidigi kaj firmigi konfidon inter la du flankoj, pliprofundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj sur la komuna politika fundamento de la Konsentoj 1992 kaj de la opono kontraŭ “tajvana sendependismo”.

Zhu diris, ke ni devas kune klopodi por sproni la rilatojn inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la partio Ĉina Kuomintango kaj la rilatojn inter la dubordoj de la Tajvana Markolo, defendi la pacon kaj stabilecon ĉe la markolo, kaj perfektigi la interesojn kaj bonojn de la samlandanoj duflanke de la markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree