La 7an de februaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping emfazis la gravecon ĝuste kompreni kaj vigle antaŭenigi ĉinan modernigadon.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li parolis en la malfermo de studa sesio en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de KPĈ.
La sesion ĉeestis tiel novelektitaj kaj kandidatitaj membroj de la Centra Komitato de KPĈ, same kiel ĉefaj oficialuloj ĉe la provinca kaj ministra nivelo.