Ĉina sendito alvokas pli frue fini la ukrainan krizon
CMG Publikigita: 2023-02-07 17:22:06

La 6an de februaro ĉina altranga diplomato alvokis al ĉiuj partioj de la ukraina krizo fari sian eblecon por pli frue fini la konflikton.

Dai Bing, ĉina asista reprezentanto permanenta ĉe UN, diras en la bulteno de la Sekureca Konsilio de UN pri humana temo por Ukrainio: "Ĉinio refoje alvokas al rilataj partioj teni en la koro la interesojn de la popolo, strebi por akceli pacon kaj provi eblojn por pli frue restarigi interparoladon por paco kaj fini la militon."

La diplomato diras, ke ekde la eksplodo de la ukraina krizo en la pasinta jaro la humana situacio ĉiam tiras ilian korkordojn. Li aldonas, ke konfliktoj sur la tero montras nenian signon de mildigo, la logiko de milita solvo ankoraŭ persistas, kaj granda kvanto da pezaj armiloj fluas sur la batalkampojn.

Parolante pri la sekureco de nukleaj instalaĵoj, la sendito diras, ke iu ajn akcidento povus kaŭzi enorman homan kaj ekologian katastrofon. Por tio li diras: "Ĉinio alvokas tuj ĉesigi kanonpafadon al la atom-centralo Zaporizhzhia, serioze plenumi la sep kolonojn por garantii nuklean sekurecon, proponitajn de la ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), kaj maksimume fari eblon por ke la konflikto ne glitu al nuklea krizo."

Pri problemoj rilataj al tutmonda nutraĵo, energio kaj financa sekureco, li diras, ke ĉiuj partioj devas porti sian humanisman respondecon kaj kun tia respondeco mastrumi kaj kontroli eblan superfluon de la krizo.

Ukraina artilerio pafas sur rusajn poziciojn en Bakhmut, la 5an de februaro 2023.

Viro puŝas motorciklon, transportante distribuan keston por manĝaĵo, en Yampil, Ukrainio, la 6an de februaro 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree