Scienc-teknika novigado stimulas ĉinstilan modernigon
Ĝoja Publikigita: 2023-02-07 15:38:44

Monda Organizo de Intelekta Proprieto publikigis Mondan Novigan Indicon 2022 montrante, ke Ĉinio viciĝis en la mondo je la 11-a loko kaj estis la unua inter 36 ekonomioj kun altnivelaj kaj meznivelaj enspezoj. La raporto opinias, ke montriĝis pozivitaj rilatoj inter novigo kaj disvolvo en Ĉinio. Cetere, laŭ donitaĵoj de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo la rilatumo inter kostoj por esplorado kaj eksperimenta disvolvado kaj malneta produkto atingis 2,55% en 2022, okupante la 12-an lokon inter mondaj ĉefaj landoj, kaj proksimiĝante al 2,67%, la meznombra nivelo de aliĝintoj al Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree