Ĉinio koncentriĝas rigarde al la tertrema katastrofo en Turkio kaj Sirio
CMG Publikigita: 2023-02-07 18:16:03

 

La 7an de februaro Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio intense koncentriĝas rigarde al la forta tertremo okazinta en Turkio kaj Sirio kaj energie donos helpan manon. La 6an de februaro en Turkio kaj Sirio okazis forta tertremo, kaj tio kaŭzis granda perdon de homoj kaj havaĵoj.

Responde al demando metita de raportisto Mao diris, ke la ĉina ŝtatprezidanto jam sendis mesaĝon de kondolenco respektive al la turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj la siria prezidento Bashar al-Assad, esprimante al la viktimoj profundan funebron, al la familianoj kaj la vunditoj sinceran simpation, kaj kredante, ke la turka kaj siria popoloj pli frue venku la katastrofon kaj rekonstruu la hejmlandon.

Je ĉirkaŭ 16a horo en la 7a de februaro laŭ la pekina tempo ĉina ĉartita aviadilo kun sukuristoj ekflugis al loko trafita de la tertremo. Laŭ la unueca aranĝo ĉina krizostata fako sendis 82 sukuristojn kun ekipaĵoj al katastrofa regiono.

Laŭ la informo de la retejo de la turka ambasado, la 6an de februaro la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang sendis mesaĝon de kondolenco al la turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree