Ĉefpaĝo Lucis Studio

Amikoj en Turkio kaj Sirio, kiel vi fartas?

Qiu & Lucia Publikigita:2023-02-07 23:01:38

Laŭ raportoj, du sinsekvaj tertremoj kun magnitudo de 7,8 okazis en Turkio kaj Sirio ene de unu tago. Ĝis nun, pli ol 5 000 homoj estis mortigitaj.

Amikoj en Turkio kaj Sirio, ĉu vi aŭ viaj familianoj estas sekuraj? Kiel vi fartas? Se vi vidis la videaĵon, sciigu al ni vian staton.

La ĉina registaro en la unua tempo starigis la mekanismon de urĝa humanitara helpo. La unua humanitara helpo valoranta je 40 milionoj da juanoj estos sendita al Turkio. Ĉinio ankaŭ akcelis kunordigon en livero de helpaj materialoj urĝe bezonataj de Sirio, kaj rapidigis efektivigon de daŭranta projekto pri nutraĵa helpo.

Ni dankas Turkion pro via helpo en la ruiniga tertremo de Wenchuan en Ĉinio en 2008.

Nun, estas nia vico por doni helpon.

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino, mi atendas viajn komentojn!