Usona amaskomunikilo CNN raportis la 31-an de januaro, ke lastatempe usona sendependa esplora institucio The Commonwealth Fund publikigis esploran raporton montrante, ke en Usono elspezo por kuracado kaj sanigo estas pli alta ol en iu ajn alia lando kun alta enspezo, tamen la sanstato de usonanoj estas plej malbona inter tiaj landoj.
Laŭ donitaĵoj, la proporcio de usonanoj kun multaj kronikaj malsanoj kaj la proporcio de usonanoj dikaj estas plej altaj inter la landoj de Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, ankaŭ ĝia nombro de mortintoj pro KOVIM-19 estas plej granda.
Esploristo de la institucio Munira Gunja montris, ke la kialo estas, ke usonaj kuracaj kaj prisanaj sistemoj ne ludis endajn rolojn.