“Reveno”de Honkongo portas al la mondo novan esperon
CMG Publikigita: 2023-02-07 16:09:36

Ekde la 6a de februaro Honkongo kaj la landinterno estas komplete konektitaj tra dogano. Ĉe ĉiuj landinternaj kaj honkongaj doganejoj ne troviĝas limigo je nombro de personoj, nek rendevuo por trapasado. La informagentejo Bloomberg asertas, ke tio estas parto de la penado farita de Honkongo restarigi la ekonomion kaj turismon. Lastatempe Honkongo planis dissendi 700 mil senpagajn aviadilajn biletojn al klientoj tramondaj kaj indiĝenaj, en kio oni vere sentas ke, ĝuste kiel diris honkonga oficialulo, tiu internacia urbego jam "revenis". La internacia publikopinio montras, ke estonte Honkongo pli bone prezentos siajn specifajn avantaĵojn en kontaktiĝo kun la landinterno de Ĉinio kaj aliaj regionoj de la mondo.

Dum kelkaj pasintaj jaroj la kovima pandemio donis grandan influon sur la ekonomion de Honkongo. Laŭ la antaŭtakso de honkonga pria institucio, kompare kun 2021, la malneta honkonga produkto en 2022 esence falis je 3,5 elcentoj. En la donitaĵoj antaŭnelonge publikigitaj de Honkonga Turisma Buroo riveliĝas, ke en 2022 Honkongo estas vizitita de nur 604 600 turistoj. La cifero akre malpliiĝas kompare kun tiu antaŭ la pandemio.

La ŝanĝiĝo de la pandemia situacio kaŭzis ĉe Ĉinio optimumigon de politiko pri la kovima pandemio, kaj sekve finfine realiĝis kompleta dogantrapasado inter Honkongo kaj la landinterno.

La mondo koncentriĝas rigarde al Honkongo, ĉar tiu estas la centro de internacia financo, mara transporto kaj komerco, la fenestro de la ĉina landinterno por "allogite eniri", kaj la ponto por "eliri". La ĵurnalo Ta Kung Pao komentas, ke la dogantrapasado inter Honkongo kaj la landinterno aktivigos la rolon de Honkongo konekti sin interne kaj ekstere.

La registaro de Honkonga Speciala Administracia Regiono taksas, ke ĉi-jare estos pli ol 250 kunvenoj kaj eksponaj eventoj en Honkongo, kaj ili allogos centmilojn da komercaj pasaĝeroj al Honkongo. Persono el la komerca rondo en Honkongo diras, ke la kompleta dogantrapasado kaj la pograda resaniĝo de ekonomio en Honkongo kreskigos investojn de fremdaj landoj, kaj krome, landinternaj entreprenoj bezonos financan subtenon de Honkongo.

Honkongo, kiu jam "revenis", nun estas tute en strebado al sia ekonomia kreskado. Bonfarta Honkongo nepre portas al la mondo bonajn ŝancojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree