Pli ol 3 mil homoj mortis en Turkio kaj Sirio pro tertremoj
Ĝoja Publikigita: 2023-02-07 14:13:46

Okazis du 7,8-magnitudaj tertremoj lunde en Turkio. Ĝis nun jam pli ol 3 mil homoj mortis en Turkio kaj Sirio.

2 921 turkoj mortis pro tertremoj

Turka vicprezidento Fuat Oktay lunde diris, ke pro la fortegaj tertremoj okazintaj tiutage en la suda landparto de Turkio, jam mortis 2 921 homoj kaj vundiĝis 15 834. Kaj 7 840 estis savataj el ruinoj.

Por kondolenci viktimojn Turkio anoncis 7-tagan landan funebradon. La turka Eduka Ministerio anoncis haltigon de lecionoj unu semajnon en ĉiuj lernejoj de la lando.

764 sirianoj mortis en tertremoj

Laŭ plej freŝa aktualaĵo de la siria Prisana Ministerio marde, jam mortis 764 sirianoj kaj vundiĝis 1 448 pro la fortegaj tertremoj en Turkio.

Per sia proparolanto ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) António Guterres lunde publikigis deklaron, esprimante profundan kondolencon al viktimoj kaj dezirante al vunditoj fruan resaniĝon. Tiutage UN urĝe komencis postkatastrofan helpon por liveri humanan helpon al suferintaj regionoj kaj popolanoj.

Ruĝkruca Societo de Ĉinio donis urĝan humanan helpon

Raportisto ricevis mesaĝon el Ruĝkruca Societo de Ĉinio, ke ĝi decidis doni urĝan kontantan humanan helpon je 200 mil usonaj dolaroj respektive al Turka Ruĝa Krescento kaj Siria Ruĝa Krescento.

Ĉinio volas liveri al Turkio kaj Sirio urĝan humanan helpon

Xu Wei, proparolanto de Ĉina Internacia Agentejo de Disvolvo kaj Kunlaboro, lunde diris, "Ni esprimas kondolencon kaj zorgon pri morto, vundo kaj perdo de posedaĵoj en Turiko kaj Sirio pro tertremoj, tenas kontakton kun dulandaj rilataj fakoj kaj volas doni urĝan humanan helpon laŭ neceso de suferintoj."

Unua ĉina popola savforto venos al Turkio

La ĉina unua popola savforto Sava Teamo de Virŝafo-Unio marde antaŭtagmeze sendos unuan internacian serĉan kaj savan teamon en urboj el sia bazo en ĉina urbo Hangzhou al turkaj regionoj, kiuj plej serioze suferis la tertremojn. Laŭkalkule la teamo plej frue atingos Turkion merkrede laŭ la loka tempo.

Cetere, ĉinaj devenuloj en Turkio spontanee donis helpon kaj kolektitaj tendoj, dormosakoj, lanaj litkovriloj kaj aliaj unuaj helpmaterialoj marde atingos turkajn koncernajn fakojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree