Rekomenciĝis elira turismo
CMG Publikigita: 2023-02-08 17:01:45

Ekde la 6a de februaro rekomenciĝis la servoj de la tutlanda turisma agentejo kaj enretaj turismaj entreprenoj por elira grup-vojaĝo de ĉinaj civitanoj al koncernaj landoj. Samtempe, ekde la nula horo de la 6a tago komplete restariĝis la kontaktiĝo de la landinterno kun Honkongo kaj Makao. Raportisto informiĝis de pluraj aviadkompanioj, ke danke al la efektiviĝo de tiuj rimedoj diversaj aviadkompanioj rapide restarigas siajn flugoliniojn internaciajn kaj regionajn.

La Ĉina Orienta Flugkompanio rapidigas sian restarigon pri internaciaj kaj regionaj aerlinioj. Laŭtakse, ĝis la 28a de februaro ĝi havos 60 aerliniojn kaj semajne 410 flugojn. La Ĉina Suda Flugkompanio intensigas sian funkciadon. Ĝi planas restarigi kaj nove malfermi 49 flugoliniojn al 12 cellandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree