Ĉinio opozicias difini la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono per konkurenco
CMG Publikigita: 2023-02-08 18:17:56

Responde al priĉinaj eldiroj de la usona prezidento Joe Biden en la parolado pri la Stato de la Unio, en la regula gazetara konferenco okazinta la 8an de februaro Mao Ning, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio ne evitas nek timas konkurencon, sed oponas kontraŭ la ideo difini la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono per konkurenco.

Mao akcentis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne estas de nulsuma ludo, t.e. "vi gajnas, dum mi malgajnas; vi prosperas, dum mi malprosperas".

Mao atentigis, ke bonaj kaj stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la esencaj interesoj de la dulandaj popoloj kaj al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. Ĉinio traktas la dulandajn rilatojn laŭ la tri principoj proponitaj de prezidanto Xi Jinping, nome reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kungajno en kunlaboro, kaj aliflanke, senŝanceliĝe defendas la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. Usono devus starigi al si objektivan kaj prudentan konon pri Ĉinio, sekvi pozitivan politikon pri Ĉinio, kaj kune kun Ĉinio revenigi la dulandajn rilatojn sur sanan kaj stabilan trakon por evoluigo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree